Staras cezaro Frederik' en Como. Kaj jen, sendit' enrajdas al Milano tra l' Nova Pord' kun delasitaj bridoj. "Popol' Milana" petas li pasante, "min gvidu al Gherardo, al urbestro." L' urbestro estis meze de la placo, kaj la sendit', el selo kliniĝinte, diris mallongajn vortojn kaj forspronis. Gherardo, la urbestro signofaris, trombonoj sonis por la parlamento. Trombonoj sonis por la parlamento. Nek la palaco grandpilastra estis ankoraŭ refarita; nek tribuno, nek tur' ekzistis, nek en turosupro la sonoril': do inter nigraj ruboj verdantaj de dornaĵo inter lignaj malaltaj domoj, en la plac' mallonga, la milananoj faris parlamenton sub maja sun'. De l' pordoj kaj fenestroj rigardis la virinoj kaj infanoj. "Milana sinjorar' — l' urbestro diras, — germanojn portas la printempo flora, kiel kutime, Paskas la manĝuloj en sia grot', descendos poste valon. Tra Engadin' du ekskomunikitaj ĉefepiskopoj gvidas la armeon. La blonda cezarin' al sia Siro portas fidelan koron, novajn trupojn. Como fortulojn sekvas, Ligon rompis." Ekkrias la popol': "Eksterm' al Como!" "Ho milananoj, fratoj, mia gento, ĉu vi memoras" diras nun Guissano, "Kalendon Martan? La urbestroj pale rajdis al Lodi, kaj kun nuda glavo en mano ili ĵuris je l' obeo. Tricent ni rajdis la sekvintan tagon, kaj al piedoj liaj kise metis niajn belegajn tridek ses standardojn. Majstro Guitelm oferis la ŝlosilojn de l' malsata Milano. Kaj — nenio." "Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano, "pri l' sesa tag'? Li volis ĉe l' piedoj la trupojn, la popolon, la insignojn. Tra la tri pordoj venis la loĝantoj, l' Urbĉaro venis, batalpreta, poste granda amaso da popol' kun krucoj en mano. Antaŭ li nun la trombonoj de la Urbĉaro dissonoris laste. Antaŭ li la standardo de l' Urbĉaro estis klinita. Li la randojn tuŝis." "Milana sinjorar' — l' urbestro diras, kolektis trupojn Frederik' en Como, ĝin movas por kuniĝi kun markizo de Monferrat' kaj la Pavianoj. Kion vi volas, milananoj, ĉu atendi, rigardi de la nova dig' armite, aŭ sendi delegitojn, aŭ defii per lanc' kaj glav' la Ruĝbarbulon kampe?" "Per lanc' kaj glav'!" la parlamento tondras, "per lanc' kaj glav' la Ruĝbarbulon kampe!" Elpaŝas nun Alberto di Giussano. Per ŝultroj alte li superas ĉiujn kolektiĝintajn ĉirkaŭ la urbestro. Per granda pov' de sia korp' li turas meze de l' parlament'; li en la mano havas la kaskon; liaj brunaj haroj inundas larĝan kolon, vastajn ŝultrojn. Frapas la sun' vizaĝon klaran, dignan; de l' bukloj, de l' okuloj refajreras. La voĉo estas kiel maja tondro. "Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano: "Vestitaj en la sako de la pento, kaj kun piedoj nudaj, ŝnur' ĉe l' kolo, ŝutinte cindron al la kap', en koto ni ekgenuis, levis niajn brakojn, kaj petis pri mizerikordo. Ĉiuj sinjoroj, kavaliroj, ĉirkaŭante lin, larmis. Li, starante rekte apud la imperia ŝildo, nin observis mute per sia diamant-rigardo." "Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano, "ke ni, hontante la sekvintan tagon, de l' voj' rimarkis la imperiestrinon tra l' krad' rigardi nin. Kaj tra la krado alĵetis ni la krucojn, alkriante: — Ho vi, imperiestrino bela, blonda! Fidela! Pia! Glor' de niaj damoj! — ŝi retiriĝis. Li al ni ordonis detrui pordojn, murojn de l' du ringoj, ke li kun batalpreta trup' trapaŝu." "Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano, "naŭ tagojn ni atendis. Kaj foriris ĉefepiskop' kaj grafoj kaj juĝistoj. Je l' deka venis la ekzil': — For, fiaj kun la edzinoj, filoj kaj havaĵoj: ok tagojn donas al vi l' imperiestro. — Kaj hurle kuris ni al Sant Ambrogio, mankroĉis nin al tomboj kaj altaroj. For de l' preĝej', kun filoj kaj edzinoj nin ili pelis kiel hundojn favajn." "Ĉu vi memoras?" diras plu Giussano, "pri la dimanĉo trista de olivoj? Ve, Pasion' de Krist' kaj de Milano! Unu post unu ĉe l' kvar Sanktaj Korpoj falegi vidis ni la tricent turojn de l' bastion', kaj fine, tra la polva ruin' aperis al ni la rompitaj, dispecigitaj, stumpigitaj domoj: vidiĝis en tombej' skeletoj. Sube ardis la ostoj de mortintoj niaj." Post ĉi parol', Alberto di Giussano okulojn siajn kovris ambaŭmane, kaj ploris: en la mez' de l' parlamento li ploris kaj lamentis kiel knabo. Kaj tiam tra la tuta parlamento trakuris kvazaŭ sovaĝbesta hurlo. De l' pordoj kaj fenestroj la virinoj taŭzitaj, palaj, brakojn etendante, okulstreĉante al la parlamento, ekmuĝis: "Huj! Mortigu l' Ruĝbarbulon!" "Nu jen! Do bone!", diras nun Giussano, "mi ne plu ploros! Venos nia tago, ho milananoj, kaj ni devas venki! l' okulojn mi sekigas; rigardante vin, bela sun' de Dio, jen mi ĵuras: mortintoj niaj morgaŭ nokte havos novaĵon dolĉan en Purgatorio: kaj ja per mi!" Sed la popolo diras: "Pli ĝuste per la imperianoj." Ride la sun' subiris post la Resegone. |